7994 Bethellen
Aspekto
7994 Bethellen | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7994 Bethellen |
Aliaj nomoj | 1983 CQ2 ; 1951 EB ; 1977 AN ; 1994 EJ2 |
Nomita laŭ | Beth Ellen Clark vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 15-a de februaro 1983 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
456,845 Gm (3,054 AU) 406,760 Gm (2,719 AU) 506,930 Gm (3,389 AU) |
Discentreco | 0,110 |
Meza anomaliangulo | 227,325° |
Klinangulo | 0,0445° |
Periodo | 1949,234 tagoj (5,337 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,04 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
237,320° |
Argum. de periapsido | 278,768° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 21,26 ± 2,1 km |
Rotacia periodo | 164,598 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0391 ± 0,009 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,5 |
7994 Bethellen estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de februaro 1983 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).
Ĝi ricevis la inajn antaŭnomojn "Beth Ellen" en honoro de la usona astronomino Beth Ellen Clark, okaze de la kunveno "Asteroidoj, Kometoj, Meteoroj" de 1999 en Universitato Cornell, kies Beth Ellen Clark estis la ĉefa organizantino kun sindonemo, organiztalento kaj stilo. Ŝia disertaĵo de Ph. D. temis pri la analiza modelo de mikso de spektroj de asteroidoj por enketi pri la efikoj de kosma veterdisfalo rilatante kun spektroj de meteorŝtonoj en laboratorio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7993 Johnbridges | 7994 Bethellen | 7995 Khvorostovsky |