Saltu al enhavo

82-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
82-a Hispana Kongreso de Esperanto
Grupa foto de la 82-a Hispana Kongreso de Esperanto en Cheste
Loko Cheste, provinco Valencio,  Hispanio
vdr

La 82-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazis inter la 5a kaj la 8a de septembro 2024 en la Eduka Komplekso (iama "Universidad Laboral") Cheste, Valencio, Hispanio, organizita de Loka Kongresa Komitato, helpita de Hispana Esperanto-Federacio. La kongresejo (kaj manĝejo kaj loĝejo) estis en la Eduka Komplekso (iama "Universidad Laboral") kie internsisteme iam vivostudis kelkaj kongresanoj (antaŭ duono de jarcento).

Partoprenis pli ol cent dek kongresanoj el pli ol dek ok landoj.

Krom la oficiala programo de prelegoj, okazis libroservo, ceremonia akcepto en la urbodomo, kontakto kun lokaj veteranaj esperantistoj, Asembleo de HEF, ekspozicio de artaj desegnoj kaj karikaturoj fare de Niko Voloŝin, teatraĵo fare de Arno Lagrange nome "La ŝakisto", kaj atelieroj pri magio, origamio ktp. En la Solena Malfermo partoprenis la urbestro de Cheste, nome José Morell Roser, la direktorino de la Eduka Komplekso; Ángel Arquillos, prezidanto de HEF; Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj gravuloj.

Inter ĉefaj prelegantoj menciindas Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio; José-Antonio del Barrio, direktoro de Fondaĵo Esperanto kaj iama lernanto en la "Universidad Laboral" de Cheste; Dennis Keefe, fakulo pri instruado de Esperanto ktp.

Salono de sesioj

Kadre de la oficiala programo okazis jeno:

  • José-Antonio del Barrio, Festparolado ĉe la Solena Malfermo: "Kie ni troviĝas? La Labora Universitato, Cheste kaj Esperanto" kaj prezentado de la libro "Volontuloj kun okulvitroj".
  • Duncan Charters, pri instruado de Esperanto, Poliglotismo, Interkultura Komunikado interalie.
  • Dennis Keefe, pri instruado de Esperanto, bildvortaro interalie
  • Ana Manero, "Normaj numeroj kaj aliaj identigiloj de eldonaĵoj"
  • Gabriela Manzano, "Malrespektemo al infanoj"
  • Viko Manzano, "Kial vi sukcesigas la neverajn novaĵojn. Konsekvencoj de la biologia evoluo"
  • Iván García kaj Toni Espinosa, "Bitarkivo.org: 9696 numeroj de historiaj revuoj, kaj vidu la libro-skanilon – kun Toni Espinosa"
  • Niko Volosin, "Karikaturoj en Esperanto-periodaĵoj kaj Libroj"
  • Euheno Kovtonjuk, "Eroŝenko: ukraina blinda esperantisto-verkisto" kaj "Ukrainio: aktuala situacio, spertoj kaj pensoj"
  • Arno Lagrange, "Stefan Zweig: Eŭropa verkisto"
  • Laura Brazzabeni, "La evoluo de la kurso 30 Oraj Horoj"
  • Ana Montesinos, "Kiom multe ni konas pri Esperanto en Hispanio?"
  • Santiago Cerveró i Caballero, "La uzo de Esperanto en filmoj"
  • Rubén Fernández, "Pri arkivoj"
  • Ismael Ejarque, "Kiam la kancero estas heredita, kion oni devas scii?"
  • Amri Wandel, "Astrofiziko por laikoj"
  • Antoni Badia kaj Pedro M. Martín, "Ateliero pri Simplaj Magiaj Ludoj"
  • Prezentado de la libroj José Vicente Castillo, "Sonata Telúrica" kaj María Adelantado "Los trenes de la esperanza" en kiuj Esperanto ludas gravan rolon
  • Alfred Ramos: Omaĝo al Felix Navarro Clemente, grava, historia esperantisto de Valencio.

Asembleo de HEF

[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj aferoj, per plimulto de voĉdonoj aoni aprobis renovigon de estraro kun la jena konsisto:

  • Ángel Arquillos López, kiel prezidanto
  • Alberto Granados Orcero, kiel vicprezidanto
  • Manuel Parra Benito, kiel sekretario
  • Elsa Martínez Castro, kiel vicsekretario
  • Jesús M. García Iturrioz, kiel kasisto
  • Mª Milagros Mezo del Río
  • Francisco Balibrea Iniesta
  • Vicente Manzano-Arrondo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]