88071 Taniguchijiro
Aspekto
88071 Taniguchijiro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 88071 Taniguchijiro |
Aliaj nomoj | 2000 VO59 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Observatorio de Saĵi |
Dato de malkovro | 4-a de novembro 2000 |
Loko de malkovro | Saĵi (Tottori, Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
504,505 Gm (3,372 AU) 409,616 Gm (2,738 AU) 599,393 Gm (4,007 AU) |
Discentreco | 0,1881 |
Meza anomaliangulo | 97,212° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 22,57° |
Periodo | 2262,080 tagoj (6,193 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
127,516° |
Argum. de periapsido | 241,906° |
Terdistanco - Minimuma |
270,732 Gm (1,810 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,068 ± 0,307 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,080 ± 0,017 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,2 |
88071 Taniguchijiro estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa ekstera asteroida zono malkovrita la 4-an de novembro 2000 elde la Observatorio de Saĵi en la tiama vilaĝo Saĵi, nun en la urbo Tottori, Japanio.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas nomita en memoro de la japana bildliteraturisto Taniguchi Jirō (japane: 谷口ジロー, 1947–2017), kiu estis farita Chevalier de l'Ordre des Arts et des Lettres de la franca Ministerio pri kulturo en 2011. Liaj ĉefaj verkoj estas "Chichi no koyomi" (La taglibro de mia patro"), "Bocchan no jidai" (En la epoko de Botĉan) kaj "Harukana machi-e" (Malproksima kvartalo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (88001 – 89000) | Poste: |
---|---|---|
(88070) 2000 VN53 | 88071 Taniguchijiro | (88072) 2000 WB |