9497 Dwingeloo
Aspekto
9497 Dwingeloo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9497 Dwingeloo |
Aliaj nomoj | 1001 T-2 ; 1993 PA7 |
Nomita laŭ | Dwingeloo Radio Observatory vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 29-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
440,663 Gm (2,946 AU) 397,143 Gm (2,655 AU) 484,184 Gm (3,237 AU) |
Discentreco | 0,09876 |
Meza anomaliangulo | 263,911° |
Klinangulo | 2,251° |
Periodo | 1846,594 tagoj (5,056 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,34 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
179,027° |
Argum. de periapsido | 264,165° |
Terdistanco - Minimuma |
250,035 Gm (1,671 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,467 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,31 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
9497 Dwingeloo estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 29-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geastronomoj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ŝuldas sian nomon al la Radioteleskopo de Dwingeloo, radioteleskopo kun parabolo de 25 metroj de diametro en la nederlanda vilaĝo Dwingeloo (komunumo Westerveld), kiu kontribuis al esploroj pri la hidrogena linio ĉe 21 cm en nia galaksio. La ĉefaj malkovroj per tiu instrumento estas la brako ĉe 3 kpc kaj la fenomeno de rapidegaj nuboj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9496 Ockels | 9497 Dwingeloo | 9498 Westerbork |