Aŭzajo
Aŭzajo[1][2][3] (vjetname: áo dài elparolita kiel [aŭzaj] norde aŭ [aŭjaj] sude; laŭvorte "ŝtofo longa") estas la nacia kostumo de Vjetnamio por virinoj. Vjetnaminoj surhavas aŭzajon por formalaj okazoj, en lernejo aŭ por laboro. Je Tết (vjetnama novjaro) kaj aliaj okazoj, vjetnamaj viroj povas vesti ilin per áo gấm (brokaĵa robo), versio de la áo dài farita el plidika ŝtofo. La aŭzajo troviĝas en ĉiu parto de Vjetnamio, kaj en eksterlandaj vjetnamaj komunumoj.
Moderna aŭzajo havas du partojn: Alt-koluma longa robo, kaj pantalonoj, kiuj alvenas ĉe la maleoloj. Kostumo kaj vespera robo, aŭzajo, povas havi buntajn dezajnoj kun floroj, birdoj, kaj bildoj.
La prezo de vespera robo aŭzajo estas racia, sed povas esti multekosta depende de la elekto de materialo kaj la varomarko de vesto. Pro la malpezaj travideblaj ŝtofoj, personoj, kiuj surhavas aŭzajon, devus surhavi malpezajn subvestojn.
Áo dài estas simila al la ŝalvarĉemizo, kurta de landoj sekvantaj hind-islama kulturo kiel ekzemple Barato, Pakistano, Centra Azio, ktp.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cheongsam - Ĉinina vesto.
- Ŝalvarĉemizo - Hind-islama vesto.
- Yếm
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Hanoi 1950.
-
Du knabinoj en aŭzajo.
-
Virino en flava aŭzajo.
-
Studentinoj en aŭzajo en Ho-Ĉi-Min-urbo.
-
Lerneja knabino en blanka aŭzajo kaj nón lá.
-
Diagramo, kiu montras la partojn de aŭzajo.
-
Vikipenjo en aŭzajo.
-
Knabino en blanka aŭzajo.
-
Knabinoj en blankaj aŭzajoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Áo Dài Gallery Arkivigite je 2013-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La 13-a Printempa Renkontiĝo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine VEA: Verda Mesaĝo el Vjetnamio
- ↑ Kongresa Kuriero de la 97a Universala Kongreso en Hanojo, Vjetnamio[rompita ligilo] UEA 2012
- ↑ Aktiveco de Franciska Toubale en Hanojo (de la 1-a ĝis la 17-a de oktobro, 2011) Ĉina Esperanto-Ligo
- ↑ . Origin of Vietnamese Ao Dai (2020). Alirita 2023-07-23 .