Saltu al enhavo

A. L. Vejtcler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A. L. Vejtcler
Persona informo
Morto 22-an de decembro 1913 (1913-12-22)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

A. L. VEJTCLER, mortis la 22-an de decembro 1913, estis rusa kuracisto.

Vejtcler fariĝis Esperantisto en 1895. Li estis fervora propagandisto en Rostovo ĉe Dono, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj prezidanto de Rostova Filio de Ruslanda Ligo Esperantista. Trifoje li penis malfermi en la urbo memstaran Esperanto-Socion sed la loka guberniestro ne permesis tion. Vejtcler tradukis el Bunin, Dostojevskij, Gogol, Korolenko k. a. En Scienca Revuo 1904 li publikigis la artikolon "Nova kuraca metodo de l’erizipelo".

  • Kromfolio de *Juna Esperantisto", n-ro 1, 1913, p. I (nekrologo transprenita el "La Ondo de Esperanto"). Tie estas skribite, ke li mortis 9. (22.) de Decembro, supozeble laŭ la tiama rusa (9.) kaj laŭ la nuna (22.) kalendaroj.