AGM-114 Hellfire
Aspekto
AGM-114 Hellfire | ||
---|---|---|
modelo de armilo vd | ||
Dum | 1981 - nekonata/nuntempe | |
Sekvanto | Joint Air-to-Ground Missile | |
La AGM-114 Hellfire [helfajr] (Helicopter launched fire-and-forget, ~ helikoptere lanĉita „pafu kaj forgesu”) estas usona aero-grunda raketo por batali kontraŭ tanko, aliaj kirasitaj veturiloj kaj nekirasilaj celoj (ekz. konstruaĵoj). En la baza versio, Hellfire uzas laserdirektitan sistemon, sed oni povas ekipi ĝin per aliaj sistemoj kiel radara aŭ infraruĝa celdirektiloj.
Oni uzas ĝin ĉefe sur batalhelikopteroj. La evoluigo komenciĝis en la 1970-aj jaroj, la unuaj testoj okazis ekde fino de 1978, la raketoj estis produkteblaj ekde 1981, ekservis en 1985.
Teknikaj informoj de modelo AGM-114K
[redakti | redakti fonton]- Ĉefa funkcio: laserdirektita aero-grunda raketo
- Ekservo: 1985
- Rapido: maĥo 1,17 = 1235 km/h
- Atingopovo: 8 km
- Batalpezo: 46 kg
- Palaĵo: solida pelaĵo Thiokol M120E1
- Longo: 1,63 m
- Diametro: 0,18 m
- Enverguro: 0,33 m