AME (Votuporanga-SP)
Aspekto
AME | ||
---|---|---|
Ambulatório de Especialidades Médicas de Votuporanga | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 7-a de decembro 2007 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Publika ambulatorio | |
Retejo | amevotuporanga.com.br | |
AME, portugala mallongigo pri Ambulatório Médico de Especialidades (plurfaka kuraca ambulatorio) estas publika ambulatorio en la brazila urbo Votuporango, inaŭgurita en la 7-a de decembro 2007. Kiel ambulatorio la malsanuloj povas viziti kuraciston kaj ricevi kuracojn sen enhospitaligo.
AME estas projekto de la registaro de subŝtato San-Paŭlo kaj estas sub la administrado de Santa Casa de Votuporanga. La servoj provizataj de AME kadriĝas en SUS, la brazila publika sansistemo.
La ĉefaj servoj estas:
- Specialaj medicinaj konsultoj;
- Ordinaraj medicinaj konsultoj;
- Ambulatoripacientaj ekzamenoj;
- Malgrandaj kirurgiaj procedoj.