A arma escarlate
Aspekto
A arma escarlate | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Renata Ventura |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2011 |
A Arma Escarlate estas serio de brazilaj fantaziismaj romanoj verkitak de Renata Ventura, kies unua volumo estis eldonita de la eldonejo Novo Século en novembro 2011. Ĝi rakontas la historion de Hugo Escarlate, knabo de la malriĉulejo Santa Marta, en Rio-de-Ĵanejro, kiu trovas sin sorĉisto. En risko de vivo, li fuĝas de la malriĉulejo kaj iras al la sorĉlernejo Nossa Senhora do Korkovado. Tie li intencas lerni sufiĉe da magio por venĝi la ŝakristojn, kiuj minacas lian familion. Ĝi estas la unua volumo de la serio, kiu finiĝos per 5 libroj.
La verkistino multe parolas pri Esperanto en siaj libroj,[1] ĉar ŝi mem estas esperantisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "A Arma Escarlate" oficiala retejo (jen arkivigita) (portugale)
- artikolo en la retejo 'O Globo' pri A Arma Escarlate (portugale)
- recenzo de naŭ minutoj de Gabu Camacho en la retejo Jutubo (portugale), jen ankaŭ skriba recenzo de la sama kritisto (portugale)
- jen plia voĉa recenzo de 16 minutoj de la recenza kanalo Minhas Galáxias same en la retejo Jutubo (portugale)
- intervjueto de la aŭtorino mem de 4 minutoj el la jaro 2016 en la recenza kanalo Curta! Livros same en la retejo Jutubo (portugale)
- kaj pli profunda intervjua dialogo de 38 minutoj el la jaro 2022 de la recenzisto Ronaldo Santana kun Renata Ventura en la retejo Jutubo (ankaŭ tio portugale)
- la libroservo de Brazila Esperanto-Ligo havis la tutan serion en sia oferto, sed je la stato de majo 2023 nur restas la dua libro el la serio, ĉiuj aliaj jam elvendiĝis - tio principe ne estas problemo pri brazilanoj, ĉar enlande eblas facile havigi al si la librojn en lokaj librovendejoj aŭ ankaŭ en retaj librovendejoj kiaj Amazon, sed ni tamen konservu la nunan staton per la Interreta Arkivo, ĉar la libroservo de Brazila Esperanto-Ligo evidente forprenas paĝojn kiam ĝi ne plu volas vendi pliajn ekzemplerojn de libroj (ankaŭ tiuj du arkivigoj portugale, laŭ la stato de majo 2023)