Saltu al enhavo

A caverna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A caverna
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 2000
Eldonejo Caminho
Ĝenro malutopia romano
vdr

A caverna (La kaverno) estas romano eldonita en la jaro 2000 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Todos os nomes kaj Ensaio sobre a cegueira, kun kiu ĝi formas trilogion per kiu la verkisto montras sian rigardon al la aktuala mondo, al la homa socio ktp. Temas pri la historio de normaluloj kaj la detrua efiko de la nova ekonomio super la tradiciaj kaj lokaj ekonomioj. Temas precize pri la historia de familio de ceramikistoj kiuj vidas sian vivon transformita pro la alveno de granda vendejaro al la urbo.

La propra shopping center mem povas esti fizike komparata al kaverno, sed la historio krome komparas la aferon kun la mito de la Parabolo de la kaverno de Platono. Tiukadre, Saramago rekupers tiun miton el Platono por diskuti pri kapitalismo en socio en kiu la personoj iĝas nur profesioj, ombroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pere de tre persona stilo (preskaŭ foresto de interpunkcio) Saramago verkas "socian historion". Pere de la ekzemplo de tradicia familio — estrita de Cipriano Algor, ceramikisto 64-jaraĝa kaj vidvo ekde antax tri jaroj —, oni montras la evoluon de socio jam postindustria en kiu la metiartoj ludas rolon pli kaj pli malpli valoran kaj en kiu la altaj estroj de granda komerca centro (vendejaro, nomita fakte "la Centro"), havas la kapablon decidi pri ĉio ajn, dum la Centro mem koncentras la plejmulton de la kapitalo. Tiukadre, Cipriano kaj lia familio, kiuj vivas en rura zono, devos fronti aŭ adaptiĝi al la novaj necesoj de la nova socio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]