Saltu al enhavo

A jangada de pedra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Jangada de Pedra
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1986
Eldonejo Caminho
vdr

A jangada de pedra (La ŝtona floso) estas romano eldonita en 1986 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun O evangelho segundo Jesus Cristo kaj Memorial do Convento. Temas pri fantasta romano bazita sur socipolitikaj okazaĵoj. Ĝin oni tradukis al pli ol du dek lingvoj kaj oni adaptis ĝin al kino per samnomoa filmo de 2002.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post tertremo, malfermiĝas fendego en la Pireneoj kaj la Iberia Duoninsulo apartiĝas disde Eŭropo kaj iompostiome moviĝas al Atlantiko. Tio rezultas en diversaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj konfliktoj. Kelkaj roluloj, nome Joana Carda, Joaquim Sassa, José Anaiço, Maria Guavaira, Pedro Orce kaj la Cão (hundo) Constante ĉeestas la aferon, veturas kaj montras siajn emociojn, parte ke pluraj el ili sentas sin iel kulpaj pro la aferoj. La hundo devenas de la landlima regiono de Cerbère, kie okazis la fendo; prie vidu artikolon Cerbero.

La apartiĝo de Iberio disde Eŭropo estas metaforo pri ia sento de neaparteno en la historia kunteksto de akcepto de ambaŭ iberiaj landoj en la Eŭropa Unio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]