Aaron Chapman
Aspekto
Aaron Chapman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1977 (47-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kanado ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Aaron (Arono) Chapman (naskiĝis en 1978[1]) estas diplomito pri lingvistiko kaj plurmedio, estrarano (2006- ) kaj dumviva membro de Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Li naskiĝis en Halifakso kaj poste loĝis dum iom da tempo en Otavo, antaŭ ol transloĝiĝi al Vankuvero. Lia edzino Karlina ankaŭ parolas Esperanton. Kune ili produktas la retradiajn kaj 'podkastajn' programojn de Radio Verda, pioniro de sendependa, internacia, interreta aŭdprogramaro en Esperanto.
Arono estas unu el la originaj planistoj kaj efektivigintoj de la kursejo Lernu.net de E@I.
Arono kreis plurajn planlingvojn, kiel Folksstem, Nordien kaj Somish.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ AaronChapman (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2002-10-31. Alirita 2002-10-31 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kursejo Lernu.net Arkivigite je 2016-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo Radio Verda