Abaújvár
Abaújvár | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3898 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 253 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 32′ N, 21° 19′ O (mapo)48.52641944444421.31545Koordinatoj: 48° 32′ N, 21° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,32 km² ( 732 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abaújvár [+] | |||
Abaújvár estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc. Újvár signifas: nova fortikaĵo, Aba estis historia familia nomo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 7 km²
- Alto super marnivelo: 190 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5257/21.319
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 3898
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Abaújvár situas sur deklivoj, laŭ la slovaka landlimo, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo. Gönc troviĝas 12, Miskolc 72 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1046. Eble tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kie pasigis tempojn kelke da hungaraj reĝoj. Dum la tatara invado en 1241 la fortikaĵo estis la plej forte en la regiono, ŝajnas, la tataroj ne povis okupi ĝin. La "nova fortikaĵo" estis longe ankaŭ departementejo. En 1620 Gabrielo Bethlen kun sia armeo pasigis tie tagojn. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. En 2007 okazis filmado kun Franco Nero. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka Kalvinana preĝejo (Abaújvár), en 1866 novgotika turo alkonstruiĝis
- restaĵoj de la fortikaĵo, apenaŭ videblaj
- monumento de falintoj dum la mondomilitoj de 1958