Abadano (Turkmenio)
Abadano | |||
---|---|---|---|
setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 868 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 3′ N, 58° 13′ O (mapo)38.0558.21666667Koordinatoj: 38° 3′ N, 58° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 206 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
Abadano estas urbo en la provinco Ahal en la sudokcidento de Turkmenio. La urbo situas proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de la nacia ĉefurbo Aŝgabato kaj 30 kilometrojn norde de la limo al Irano. Abadano fondiĝis en la jaro 1963 kaj havas pli-malpli 5000 loĝantojn. La origina, rusa, nomo estis Бюзмейн, turkmene Büzmeýin, ĝis kiam la tiutempa prezidanto de Turkmenio, Saparmurat Niyazov, en oktobro 2002 donis al la urbo la novan nomon "Abadan".
Tragika akcidento pro eksplodo
[redakti | redakti fonton]La 7-an de julio 2011 laŭ raporto de urbanoj granda parto de la urbo detruiĝis pro eksplodoj en municia deponejo de la turkmena armeo. Laŭ tiuj raportoj pli ol 1000 urbanoj mortis pro tio. Ŝtataj instancoj tamen ne konfirmis tiujn raportojn, sed indikis eksplodon de piroteknikaĵoj en granda vendejo, per kiu mortis 13 urbanoj. La 1-an de aŭgusto turkmenaj aŭtoritatoj deklaris, ke la urbo estas plene restarigita post la eksplodoj.