Saltu al enhavo

Abisma gigantismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La giganta izopodo (Bathynomus giganteus) povas atingi ĝis 76 cm de longeco, dum aliaj izopodoj longas apenaŭ 2 cm 

En zoologio, la abisma gigantismo estas biologia fenomeno malbone komprenata, koncerne la specojn de krustuloj, senvertebruloj kaj aliaj vivaj bestoj en la abismoj, kiuj atingas plian grandecon ol siaj kuzoj en malpli profundaj vivmedioj.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Inter la senvertebruloj troviĝas la gigantaj izopodoj, la gigantaj ampifodoj, la giganta arane-krabo de Japanio, la sep-braka polpo, kaj diversaj kalmaroj: la kolosa kalmaro (ĝis 14m de longeco), la alsaaj gigantaj kalmaroj (ĝis 13m), la fortika kalmaro (2.3m), Taningia danae (2.3m), la kakatua kalmaro (4m), Kondakovia longimana (2.3m), Asperoteuthis acanthoderma (5.5m) kaj la longbrakaj kalmaroj (ĝis 8m). Inter la vertebruloj, troviĝas la giganta rubandofiŝo (ĝis 11m), kaj la giganta rajo Plesiobatis daviesi (ĝis 2.7m).

Aliaj fiŝoj de la abismoj, kiel la ŝarko de Gronlando (ĝis 7m ) kaj la Pacifa dormema ŝarko (ĝis 7.3m), atingas rekordajn grandecojn, sed ne estas inkluditaj kiel ekzemploj ĉar ili fojfoje iras al la surfaco.

Hipotezoj

[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias ĝuste la kialojn de tiu fenomeno, sed pluraj hipotezoj estas proponitaj:

  • Adaptiĝo al la tre vasta disiĝo de nutraĵoj. Organismoj kun pli grandaj korpoj havas pli efikan metabolon.
  • Pli da oksigeno en la marprofundoj
  • La malofteco de predantoj en la abismoj
  • Maldensaj populacioj
  • Dikaj specimenoj estas pli bone adaptitaj al abisma medio pro la avantaĝoj pri la regulado de la korpa temperaturo kaj malpli da bezono de konstanta aktiveco, pli ol la organismoj de malpli granda volumo (regulo de Bergmann).

La sola ekzemplo pri kiu la sciencistoj trovis klarigon estas la giganta tubvermo, kiu atingas ĝis 2 metrojn de longeco. Tiuj bestoj loĝas proksime al la hidrotermaj fendetoj, kio provizas al ili multege da energio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]