Abismo Macoĥa
Macoĥa (ĉeĥe Macocha) estas abismo en Ĉeĥio, kies profundeco estas 187 m. Ĝi situas en norda parto de Moravia karsto, proksimume 6 km de urbo Blansko.
Macocha estas mondfama abismo, la plej karakteriza karsta aperaĵo en Ĉeĥio kaj simbolo de la ĉeĥa karsto. Ĝi estiĝis en tavolgrupo de kalkŝtonoj de devono de moravia-silezia paleozoiko. Ĝi estas abismo de tipo „luma truo“, ĝia ajuto malfermiĝas en grandegajn dimensiojn 174×76 m kaj en la tuta grandegeco ĝi vertikale falas profunden. Sub grandega, 45 m alta deglitaĵkonuso sur ĝia fundo situas du lagoj. En Supra lago (profundeco 11 m) aperas akvo de subtera rivero Punkva, alfluanta tra Abismoj de Červík el sifonoj de Nova Amatora abismo. Ĝi transfluas ĝis Suba lago, tra kiu ĝi trafalas, por ke ĝi provizu akvovojon kun navigado tra abismoj de Punkva ĝis elfluejo de Punkva al Dezerta fluilo. La profundeco de la abismo al surfaco de Suba lageto estas indikata 138,7 m kaj la profundeco de la lageto estis ĝis nun indikata 30 m. Sed en januaro de 2000 speleoskafandristoj de Ĉeĥa speleologia kompanio enpenetris en la lageto ĝis profundaĵo 48 m. La suma ĝis nun verkontrolita profundeco de la abismo estas do preskaŭ 187 m. En muroj de la abismo estas registrita 51 malpli grandaj abismoj. El la fundo de Macocha estas sub grandega volbo enirejoj ĝis abismoj de Punkva – ĝis seka parto kaj ankaŭ al haveno de akvonavigado. La abismo estiĝis verŝajne en pleistoceno pro ruinigo de plafonoj de grandaj spacoj super subtera rivereto en lokoj, kie la karsta masivo estis difektita per tektonaj rompoj kaj fendaĵoj.
La abismo de antaŭ longe interesigis esplorintojn kaj simplajn scivolemulojn kaj ĝi estis objekto de pluraj kvereloj, superstiĉoj kaj famoj eĉ celo de multnombraj sinmortigintoj. La nomo de Macocha estas ankaŭ deduktita de famo pri malbona bopatrino, kiu volis subenĵeti en ĝin bofileton. Sed tiu mirakle savis sin en branĉoj de arbustoj kaj pli poste, kiam la malbona intenco montriĝis, sur la fundo de la abismo finis la bopatrino mem. („Bopatrino“ oni diras ĉeĥe „macecha“ kaj en dialekto de ties regiono „macocha“: prononcu „maceĥa“ – „macoĥa“.) Ankoraŭ komence de la 18-a jarcento estis aventuro en konvena loko nur alproksimiĝi al la abismo kaj rigardi en ĝin. La unuan historie verkontrolitan malsupreniron ĝis la fundo okazigis en la jaro 1723 minorito Lazarus Schopper el urbo Brno. Sed estas ankaŭ notite, ke je unu tago antaŭe antaŭ tiu ĉi publika evento Schopper malsuprenigis en la abismon „por provi“ kamparanon. Johan Anton Nagel, la imperiestra kortega fizikisto kaj matematikisto, dum sia esplorvojaĝo tra Moravia karsto en la jaro 1748 ankaŭ vizitis la aluton de Macocha kaj por ties esploro li descendigis ĝis la fundo dungitajn ministojn. Laŭ tempo de falo de ŝtono li destinis tiam ĝian profundecon al 180 klaftoj, do al 340,2 m. La tria vizitinto de la fundo de la abismo estis en la jaro 1776 posedanto de la teritorio mem. K. J. Rudzinsky okazigis la unuan sciencesploron de la abismo kaj li konsistigis en la jaro 1784 la unuan mapon. La 19-a jarcento estis periodo de ekskursoj ĝis Macocha kaj serĉado de vojoj ĝis la abismoj de Punkva.
Karel Absolon lasis en la jaro 1913 ekde la suba ponteto ĝis la abismo instali egan pilŝtalŝtupetaron por pli komforta descendado de laboristoj. Unuanfojon hompiedo trairis el Dezerta fluilo ĝis la fundo de Macocha en la jaro 1914. Ankaŭ la fama franca speleologo E. A. Martel, alvojaĝinta kun la edzino por ekvidi la grandan malkovron, entreprenis tiun ĉi vojon la saman jaron. Pli malfrue la fundo de la abismo estis ankoraŭ kunigita per trafosado al la akvovojo kaj en la jaro 1975, per tranaĝado de 420 m longa akva sifono, kunigita kun Nova Amatora abismo. Sed la plej profunda loko de la abismo sub akva surfaco ankoraŭ ne estis atingita, do la indiko el la jaro 2000 certe ne estas definitiva.
En la abismon eblas rigardi el du pontetoj. Ekde la jaro 1914 estas la fundo de Macocha alirebla ankaŭ por vizitontoj de la kavernoj ĉe Punkva. Ĉe la supra ponteto estas restoracio kaj ankaŭ loĝigejo kaj pluaj servoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informo en retejo ShowCaves.com
- Turisma informo Arkivigite je 2003-05-25 per la retarkivo Wayback Machine angle