Saltu al enhavo

Acclaim Entertainment

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acclaim Entertainment
negoco • entrepreno • videoluda eldonejo vd
Dum 1987 - 1-a de septembro 2004
Antaŭulo LJN
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Greg Fischbach vd
Sidejo Glen Cove
Lando Usono
Agokampo programaro
filiaj kompanioj Valiant Comics • Acclaim Studios London • Acclaim Cheltenham • AKA Acclaim vd
Posedataj kompanioj Acclaim Studios London • Software Creations • Acclaim Cheltenham vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Acclaim Entertainment, Inc. estis usona videoluda eldonfirmao bazita en Glen Cove, Novjorkio. Origine formita de Greg Fischbach, Robert Holmes, kaj Jim Scoroposki en vendejo en Oyster Bay en 1987, la kompanio establis tutmondan disvolvteamon tra serio de akiroj fine de la 1990-aj kaj fruaj 2000-aj jaroj. Post malbonaj financaj rezultoj en la fiskjaro 2003, Acclaim deklaris bankroton en septembro 2004. Posedaĵoj de Acclaim poste estis aŭkciitaj al diversaj partioj.

En la fruaj 1980-aj jaroj, Greg Fischbach estis dungito ĉe la usona videoluda kompanio Activision, kie li laboris kune kun Robert Holmes kaj Jim Scoroposki. Li forlasis Activision por aliĝi al RCA Records, kiu estis poste aĉetita de Bertelsmann, kaj Fischbach trovis sin senlaboran. En 1987, li renkontiĝis kun Scoroposki en Oyster Bay (Novjorkio), kie Scoroposki posedis vendadan kompanion, por diskuti eblan komunan projekton. Post kiam Scoroposki sugestis, ke ili revenu al la videoluda industrio, ili kontaktis Holmes por konvinki lin, kaj la tri kune fondis Acclaim Entertainment.[1] Acclaim ne havis ian fondan investanton, kaj estis financata tute de Fischbach kaj Scoroposki mem.[2] En siaj komencaj jaroj, Acclaim estis ekskluzive videoluda eldonisto, transdonante la kreon de siaj videoludoj al eksteraj disvolvistoj. Sed dum ĝi kreskis, ĝi aĉetis iujn sendependajn studiojn, inkluzive de Iguana Entertainment el Austin (Teksaso), Probe Entertainment el LondonoSculptured Software en Salt Lake City (Utaho).[3][4]

La nomo de la kompanio estis elektita ĉar ĝi devis aperis laŭalfabete antaŭ la eksa dungisto de la kunfondinto, Activision, kaj ankaŭ devis esti alfabete antaŭ Accolade (alia kompanio formita de eksaj dungitoj de Activision. Tio estis ofta formulo por elekti nomojn de novaj kompanioj fonditaj de eksaj dungitoj de Activision (la fondintoj de Activision mem uzis ĉi tiun formulon kiam ili forlasis Atari).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Platt, Charles (June 1, 1994). "Whuppa-whuppa whuppa Eeeeeeeeeee! Krrrroooom!". Wired.
  2. "To Hell and Back with Acclaim". Next Generation. No. 40. Imagine Media. April 1998. pp. 10–14.
  3. "Acclaim to Buy Iguana", December 21, 1994.
  4. Acclaim to acquire world's largest independent entertainment software developers; company to purchase both Probe and Sculptured Software in stock swaps. - Free Online Library. Thefreelibrary.com (October 10, 1995). Arkivita el la originalo je May 27, 2015. Alirita December 19, 2012.