Saltu al enhavo

Action Quest

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Action Quest

Disvolvo JV Software
Eldoninto JV Software
Dato de lanĉo Majo 1982
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Agada videoludo
vdr

Action Quest (esperante Agada Kvesto) estas agada videoludo verkita de Jack Verson por 8-bitaj Atari-komputiloj[1]. Ĝi estis publikigita en 1982 de lia firmao, JV Software. Action Quest kombinas realtempan agon kun enigmo-solvado, dum la ludanto esploras 30 ĉambrojn provante kolekti ĉiujn 20 trezorojn.[2] Laŭ recenzistoj, tiu kombinaĵo malsamis al la kutima maniero, kiel enigmoj en ludoj — kiel grafikaj aventuraj videoludoj — funkciis tiutempe.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Ekrankopio de Action Quest

La ludanto havas la rolon de fantomo, kiu tenas pafilon kaj esploras mondon dividitan en 5 nivelojn kun po 6 ĉambroj en ĉiu.[3] La ĉambroj enhavas monstrojn aŭ tempolimigitajn enigmojn. La pafilo estas uzata kaj por defendi kontraŭ monstrojn kaj por helpi en enigmo-solvado.

The Creative Atari faris komenton pri la tro ĝenerala nomo de la ludo, sed trovis la realtempan aspekton "sufiĉe radikalan foriron el la formato de tradiciaj aventurludoj"[4]. La stilo ankaŭ ŝajnis ĉarme nova al John J. Anderson en la kolumno "Atari Arcade" de Computer Gaming World : "anstataŭ enigi koditajn teksto-komandojn, kiel oni atendus de konvencia aventurprogramo, ĉi tiu programo estas ludata ekskluzive per stirstango kaj pafrisorto".[5]

En recenzo gradita "B−", la Book of Atari Software 1983 deklaris, ke "la sonoj kaj grafikoj de la ludo estas justaj. La enigmo-enhavo estas sufiĉe alta, ke necesos pluraj horoj por trovi ĉiujn dudek trezorojn"[3]. John Anderson konsentis pri la kvalito de la enigmoj : "la ludvaloro de ĉi tiu programo ne malpliiĝos ĝis vi atingos la tridekan ĉambron, kio daŭros sufiĉe longe antaŭ kompletigo".[5]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Action Quest estis sekvata de daŭrigo fare de la sama aŭtoro, Ghost Encounters.[6] Ambaŭ ludoj poste estis kombinitaj en kartoĉo kaj publikigitaj de Roklan kiel Castle Hassle.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. Action Quest back of box.
  3. 3,0 3,1 (1983) Book of Atari Software 1983. The Book Company.
  4. (1983) The Creative Atari. Creative Computing Press, p. 177–178. ISBN 9780916688349.
  5. 5,0 5,1 Anderson, John J. (May–June 1982). "Atari Arcade". Computer Gaming World. Vol. 2, no. 3. p. 18.
  6. Ghost Encounters.
  7. Castle Hassle.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]