Adam T. Smith
Aspekto
Adam T. Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1968 (56-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Maroko |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Universitato de Arizono |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto historiisto antropologo arkeologo |
Adam T. SMITH estas profesoro pri antropologio en la Fako de Antropologio, Universitato Cornell. Li ankaŭ estas kunfondinto (kun Ruben Badaljan) de la uson-armena Projekto por la Arkeologio kaj Geografio de Antikvaj Transkaŭkazaj Socioj (Projekto ArAGATS) kaj kundirektoro (kun Lori Ĥaĉaturjan) de La Aragats-Fondaĵo.
La esplorado de Smith estas dediĉita al la arkeologio kaj antropologio de la suda Kaŭkazo, precipe la areo de moderna Armenio, kie la plej granda parto de lia laboro estis koncentrita. Lia laboro esploras "la rolon kiun la materia mondo - ĉiutagaj objektoj, reprezentaj amaskomunikiloj, naturaj kaj konstruitaj pejzaĝoj - ludas en niaj politikaj vivoj".