Adeodato la 2-a
Aspekto

Adeodato la 2-a | ||
---|---|---|
77-a papo de la katolika eklezio | ||
![]() | ||
Pontifiko | de la 11-a de aprilo 672 | |
ĝis la 16-a de junio 676 | ||
Antaŭulo | Vitaliano | |
Sekvanto | Dono | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Romo | |
Morto | 17-an de junio 676 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Adeodato la 2-a naskiĝis en Romo kaj mortis la 17-an de junio 676. Li elektiĝis papo la 11-an de aprilo 672. Lia latina nomo signifas “donita de dio“. Li kalkuliĝas 2-a papo de nomo Adeodato, ĉar samnomulo jam estis papo inter la jaroj 615 kaj 618, kiu tamen estis pli konata per nomo Diodono.
Antaŭ ol li fariĝis papo, li estis monaĥo en la Erasmo-monaĥejo en Romo. Adeodato la 2-a ne multe sin enmiksis en sekularan politikon kaj kontraŭbatalis la monotelitismon. Li impresis per sia boneco kaj grandanimeco.
La katolika memortago estas la 17-a de junio, lia mortotago. Lia tombo troviĝas en la katedralo Sankta Petro.