Adli
Aspekto
Adli aŭ AdLi estas planlingvo kreita en 1984 de inĝeniero Antoine Piras helpe de komputilo. Laudire ĝiaj vortoj estas pli internaciaj ol tiuj de Esperanto ĉar Adli uzis komputilon por kompili sian vortaron. Adli konsistas je 42 % el anglaj, 22 % el francaj, 16 % el hispanaj, 9 % el germanaj kaj 9 % el italaj vortoj. Tiuj hindeŭropaj lingvoj estis konsiderataj kiel plej gravaj el ekonomia kaj demografia vidpunktoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Antoine Piras: Langue Internationale Adli. Chateaudun 1984.
- Detlev Blanke: Adli kaj Romanid. En: der esperantist 21 (1985), 4 (132), p. 80-81.
- Frans ingenieur ontwierp nieuwe artificiële taal. En Gazet van Antwerpen, 2 junio 1984.
- Frans ingenieur maakte nieuwe wereldtaal. Miljard mensen kennen Adli voor een derde. En Gazet van Antwerpen, 19 novembro 1984