Administra divido de Espirito-Santo
Aspekto
La subŝtato Espirito-Santo de Brazilo dividiĝas je
- 4 mezoregionoj (vidu la liston mezoregionoj de Espirito-Santo),
- 13 mikroregionoj kaj
- 78 unuopaj municipoj.
La mezoregionoj estas
- Central Espírito-Santense (la centro, en la dekstra mapo la tria regiono de supre),
- Litoral Norte Espírito-Santense (la norda marbordo),
- Noroeste Espírito-Santense (la nordokcidento) kaj
- Sul Espírito-Santense (la sudo).
En la centra mezoregiono situas la mikroregionoj
En la norda marborda mezoregiono situas la mikroregionoj
En la nordokcidenta mezoregiono situas la mikroregionoj
En la suda mezoregiono situas la mikroregionoj
La dividon kreis la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko por statistikaj celoj, do ĝi ne estas politika estaĵo.
Formale tiuj mezo- kaj mikroregionoj nur ekzistis inter la jaroj 1989 kaj 2017, sed neformale ili daŭre uzatas por priskribi situon de urbaj kaj neurbaj municipoj kaj aliajn geografiajn lokojn, kiel montoj, lagoj, riveroj, akvobaraĵoj, minejoj kaj simile.
Pri la unuopaj municipoj de Espirito-Santo vidu ankaŭ koncernan vikipedian kategorion.