Administracia juĝistaro en Germanio
Aspekto
En Germanio la administracia juĝistaro dividiĝas en tri nivelojn:
- la unuainstancajn administraciajn tribunalojn (Verwaltungsgericht);
- la apelaciajn kortumojn de la federaciaj landoj (Oberverwaltungsgericht; en Baden-Virtembergo, Bavario kaj Hesio Verwaltungsgerichtshof);
- la Federacian Administracian Kortumon (Bundesverwaltungsgericht).
Krome fakaj tribunaloj zorgas pri fiskaj kaj socialaj jurkonfliktoj.
Principe la Federacia Administracia Kortumo rolas kiel kasacia tribunalo. En iuj kazoj ĝi verdiktas unua- kaj last-instance, ekz. en publikajuraj konfliktoj inter la federacia ŝtato kaj la federaciaj landoj.
La Federacia Kortumo povas nuligi reglamentojn kaj individuajn administraciajn aktojn, kaj ordoni al la administracio.
La germana konstitucio (Grundgesetz) estigas la eblon por ĉiu civitano jurkontesti ĉian administracian decidon.
Kontraŭe al la superaj administraciaj kortumoj franca kaj itala, la germana Federacia Administracia Kortumo neniel rolas kiel konsilanto.
|