Adolf Joffe
Adolf Joffe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Адольф Абрамович Иоффе | ||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1883 en Simferopolo | ||||
Morto | 17-an de novembro 1927 (44-jaraĝa) en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Simferopol gymnasium №1 (en) vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Nadezhda Joffe (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato revoluciulo politikisto vd | ||||
Aktiva en | Sovetunio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf Abramoviĉ Joffe (ruse Адольф Абрамович Йоффе; naskiĝis la 10-an de oktobro 1883 en Simferopolo; mortis la 16-an de novembro 1927) estis rusa-soveta revoluciulo kaj samideano de Lev Trockij. Li devenis same el juda familio.
Li estis en Germanio kaj poste en Aŭstrio en ekzilo. Li eldonis kun Trockij la ruslingvan gazeton Pravda de 1906 ĝis 1912 en Vieno. En 1912 oni arestis lin en Rusio kaj li estis ekzilita al Siberio.
Li fuĝis en 1917 el Siberio kaj partoprenis en la oktobra revolucio. Li estis ano de la delagacio, kiun gvidis Trockij dum la pactraktadoj en Brest-Litovsk. Li restis en Petrogrado kiam la bolŝevika registaro translokiĝis al Moskvo (marto de 1918) kaj laboris tie kiel membro de la Petrograda Buroo de la Centra Komitato ĝis kiam oni nomumis lin soveta reprezentanto en Germanio, en aprilo de 1918. Li subskribis la Sovet-Germanan suplementan traktado la 27-an de aŭgusto, 1918. La 6-an de novembro, 1918, laŭvorte tagojn antaŭ la armistico kaj la germana revolucio, la soveta delegataro en Berlino -estrita de Joffe - estis forpelita el la lando pro akuzo je antaŭpreparo de komunista ribelo en Germanio.
Li reprezentis Rusion en 1920 en paco de Riga.
Joffe restis lojala sekvanto de Lev Trockij kaj memmortigis sin post malpotenciĝo de Trockij.
- Mortintoj en Moskvo
- Naskiĝintoj en 1883
- Mortintoj en 1927
- Viroj
- Naskiĝintoj la 10-an de oktobro
- Mortintoj la 17-an de novembro
- Sovetiaj politikistoj
- Azerbajĝanaj revoluciuloj
- Ambasadoroj de Rusio en Aŭstrio
- Ambasadoroj de Rusio en Germanio
- Sovetiaj ambasadoroj en Ĉinio
- Rusiaj diplomatoj
- Rusiaj ĵurnalistoj
- Rusiaj marksistoj
- Rusiaj trockistoj
- Menŝevistoj
- Sovetiaj disidentoj
- Karaimoj
- Sovetiaj judoj
- Sovetiaj ateistoj