Adolfo Mussafia
Adolfo Mussafia | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1835 en Split |
Morto | 7-an de junio 1905 (70-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | germana • itala |
Loĝloko | Florenco |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Cislajtio ![]() |
Okupo | |
Okupo | filologo romanisto profesoro politikisto ![]() |
Adolfo MUSSAFIA (naskiĝinta la 15-an de februaro 1835 en Split, mortinta la 7-an de junio 1905 en Florenco) estis aŭstria filologo pri latinidaj lingvoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post ekstudo de medicino li iĝis en 1855 instruisto pri la itala lingvo ĉe la Universitato de Vieno. Samloke li nomumitis en 1860 eksterordinara profesoro kaj en 1867 ordinara profesoro - sen iama finstudo de filologa fako.
Krom multaj gravaj artikoloj ĉe "Sitzungsberichte der Wiener Akademie" (li fariĝis membro de tiu akademio en 1866: el ili menciendas »Monumenti antichi di dialetti italiani«, 1864; »Darstellung des Altmailändischen nach Bonvesin«, 1868), kaj ĉe diversaj gazetoj li eldonis la jenon: »Altfranzösische Gedichte aus venezianischen Handschriften« (1864); »De regimine rectoris« (verko de Fra Paolino; 1868); »Beiträge zur Kunde der norditalischen Mundarten im 15. Jahrhundert« (en "Denkschriften der Wiener Akademie", 1873); »Die katalanische metrische Version der Sieben weisen Meister« (1876) kaj tre disvastiĝintajn lernolibron de la itala lingvo »Italienische Sprachlehre in Regeln und Beispielen« (27-a eldono jam en 1909; 1-a eldono en 1904 en Vieno; nova titolo multe post: Der neue Mussafia)
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 324, kio legeblas tie ĉi.