Adorján Aladár Szabó
Adorján Aladár Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de marto 1868 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 7-an de aprilo 1950 en Ĉeĥoslovakio Košice |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto historiisto arkivisto mezlerneja instruisto monaĥo kanoniko lingvisto |
Adorján Aladár Szabó [sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szabó Adorján Aladár estis hungara pastro, monaĥo, kanoniko, instruisto, arkivisto.
Adorján Aladár Szabó[1] naskiĝis la 12-an de marto 1868 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 7-an de aprilo 1950 en Košice (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adorján Aladár Szabó aliĝis al la premonstratoj en 1886, post 5 jaroj li pastriĝis kaj akiris pedagogian licencon. Li instruis en gimnazio en sia naskiĝurbo inter 1891–1920, poste li estis eklezia arkivisto, eĉ arkivestro en Leles. Li pensiuliĝis en 1934, tamen post 2 jaroj li estis arkivestro en Jasov. En 1938 Kassa denove apartenis al Hungarlando pro la Unua Viena Arbitracio, tial li estis monaĥejestro jaron, poste li denove pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nyelvtan mondattani alapon. I–II. rész. (1906–1907)
- Rákóczi Ferenc Kassa múltjában (1909)
- A kassai jezsuiták és ferencesek végnapjai és II. József császár Kassán (1913)
- Thurzó Imre és Nyári Krisztina házassága (1940)
- A leleszi prépostság vázlatos története (1944)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare[rompita ligilo]
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM89103 hungarlingva datenaro de muzeo