Adriaan Metius
Adriaan Metius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1571 en Alkmaar | ||||
Morto | 6-an de septembro 1635 (63-jaraĝa) en Franeker | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Franeker vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Adriaen Anthonisz (en) vd | ||||
Gefratoj | Jacob Metius (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo universitata instruisto matematikisto verkisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Rudolph Snellius • Tycho Brahe vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adriaan Metius (1571-1635) estis nederlanda kuracisto, kartografo, inventisto, geometro, matematikisto kaj astronomo. Li estis frato de Jacob Metius (1571-1628), konstruinto de optikaj instrumentoj kaj inventinto de ia refraktara teleskopo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro, Adriaan Anthonisz, estis matematikisto, termezuristo, katografo kaj milita inĝenierado, kiu, ekde 1582, servis ankaŭ kiel urbestro de Alkmaar, kie Metius studis en la Latina Lernejo. En 1589 li studis filozofion en la ĵus fondita Universitato de Franeker. Ekde 1594 li daŭrigis sian lernadon en Lejdeno kie li estis lernanto de Rudolph Snellius (1546-1613). Dum kelka tempo li laboris kiel asistanto de Tycho Brahe (1546-1601) en la insulo de Ven, kie Brahe estis konstruinta sian observatorion. Iom poste li translokiĝis al Rostock kaj Jena, kie li iĝis lektoro en 1595.
Poste li revenis al Alkmaar kaj helpis sian patron dum kelka tempo kiel milita inĝeniero, inspektoro de fortikaĵoj, kaj ankaŭ kiel profesoro pri matematiko en Franeker (Frislando), dediĉinte sin precipe al la trejnado de geodeziistoj.
Li estis nomumita eksterordinara profesoro ĉe la Universitato de Franeker en 1598, kie li servis inter 1600 kaj 1635 kiel ordinara profesoro pri matematiko, navigado, termezurado, milita inĝenierado kaj astronomio. Li havis permeson por instrui siajn klasojn en sia vernakulara lingvo (loka idiomo) anstataŭ en la latina, funkciante kiel rektoro de la universitato inter 1603 kaj 1632.
Kun sia patro kaj frato li fondis oficejon specialiĝantan pri fabrikado de optikaj instrumentoj, en kiu eblas fabriki la precizajn stangojn de Jakobo uzitajn de Tycho Brahe por liaj stelaj observoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Doctrinae sphaericae, 1598
- Universæ Astronomicæ Brevis ... Institutio, 1605
- Universae Astronomiae brevis ... Institutio, 1605
- Institutio Astronomica, 1606
- Institvtionis Astronomicae Sive Historia Astronomica, 1606
- Institutiones astronomicae, 1606
- Institutionum astronomicarum, 1608
- Arithmeticae et Geometriae practica, 1611
- Institutiones astronomicae et Geographicae, 1614
- astrolabium, hoc est Astrolabivm Hoc Est Astrolabii utriusque accurata descriptio, 1626
- Arithmetica et Geometria, 1626
- Arithmeticae libri duo et Geometriae libri VI, 1626
- Tractatus de genuino usu utriusque globi, 1626
- Exercitationes Astronomicae, 1630
- Primvm Mobile, 1631
- Astrolabii particularis et catholici descriptio, 1632
- Manuale Arithmeticae & Geometrię Practicae, 1633
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tycho Brahe (1546-1601)
- Rudolph Snellius (1546-1613)
- Hans Lipperhey (1570-1619)
- Willem Blaeu (1571-1638)
- Jacob Metius Adriaansz (1571-1628)
- Gerhard Vossius (1577-1649)
- Willebrord Snellius (1580-1626)
- Zacharias Janssen (1588-1631)