Adriana Ugarte
Adriana Ugarte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adriana Ugarte | |||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1985 (39-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Colegio Nuestra Señora del Pilar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2001– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adriana Sofía UGARTE Pardal (Madrido, 17a de januaro 1985) estas hispana aktorino, konata, kiel Adriana Ugarte, ĉefe pro sia ludado en televidserioj kiel La Señora (La Sinjorino) kaj El tiempo entre costuras (Tempo interkudre) kaj en filmoj kiel Julieta de Pedro Almodóvar.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi samtempe studis aktoradon kaj dancon kun filozofio; ekkarieris en televidserioj kiel Policías, en el corazón de la calle (Antena 3) kaj Hospital Central (Telecinco). En 2006, estante 21-jaraĝa, estis kandidato al Goja-premio al la plej bona nova aktorino pro sia ludado kiel Consuelo en la filmo Cabeza de perro (Hundokapo), reĝisorita de Santi Amodeo.
En 2008, oni premieris la serion La señora (La 1) en kiu Ugarte ludis la ĉefrolon (Victoria Márquez) kaj tiukadre ŝi ege populariĝis. Samjare ŝi partoprenis en la filmo El juego del ahorcado (La ludo de la pendumito), kun Clara Lago kaj Álvaro Cervantes. Poste venis Castillos de cartón (Kartonaj kasteloj, 2010), reĝisorita de Salvador García Ruiz kaj protagonistigita kun Nilo Mur kaj Biel Durán, kaj Lo contrario al amor (Malo al amo, 2011), protagonistigita kun Hugo Silva.
En 2013 oni premieris El tiempo entre costuras (Antena 3), televidserio bazita sur la samnoma romano de María Dueñas, en kiu protagonistis Ugarte en la rolo de Sira Quiroga/Arish Agoriuq atingante grandan sukceson de publiko.[1]
En 2015 ŝi estis unu de la steluloj de la filmo Palmeras en la nieve (Palmoj ĉe neĝo) kun Mario Casas, Emilio Gutiérrez Caba kaj Macarena García. En 2018 ŝi estis unu de la protagonistoj de la franca filmo Amoureux de ma femme (Enamiĝinta de mia edzino), reĝisorita de Daniel Auteuil kun geaktoroj Sandrine Kiberlain kaj Gérard Depardieu.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Reĝisoro | Rolulo |
---|---|---|---|
2006 | Cabeza de perro | Santi Amodeo | Consuelo |
2007 | Gente de mala calidad | Juan Cavestany | Eva |
El patio de mi cárcel | Belén Macías | Alejandra | |
2008 | El juego del ahorcado | Manuel Gómez Pereira | Olga |
2009 | Castillos de cartón | Salvador García Ruiz | María José |
2011 | Lo mejor de Eva | Mariano Barroso | Marta |
Lo contrario al amor | Vicente Villanueva | Merce | |
2013 | Combustión | Daniel Calparsoro | Ari |
2015 | Tiempo sin aire | Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez | Vero |
Palmeras en la nieve | Fernando González Molina | Clarence | |
2016 | Julieta | Pedro Almodóvar | Julieta |
2017 | Tadeo Jones 2: El secreto del rey Midas | Enrique Gato | Tiffany (voĉo) |
El sistema solar | Bacha Cavaredo kaj Chinón Higashionna | Inés | |
2018 | Amoureux de ma femme | Daniel Auteuil | Emma |
Durante la tormenta | Oriol Paulo | Vera Roy | |
2023 | Lobo feroz | Gustavo Hernández Ibáñez | Matilde |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Adriana Ugarte biografía, filmografía». www.lahiguera.net. Konsultita la 23an de oktobro 2016.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Adriana Ugarte Arkivigite je 2020-04-06 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20200406192303) en seriesycine.com
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adriana Ugarte en la hispana Vikipedio.