Saltu al enhavo

Adrien Bayssellance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien Bayssellance
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1829 (1829-05-24)
en Queyssac
Morto 25-an de julio 1907 (1907-07-25) (78-jaraĝa)
en Bordeaux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Franca Politeknika Lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
politikisto
montgrimpanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jean-AdrienAdrien BAYSSELLANCE (n. la 24-an de majo 1829 en Queyssac, Dordogne – m. la 25-an de julio 1907 en Bordozo), estis franca inĝeniero pri marinĝenierado, pasia pri alpismo, cetere urbestro de Bordozo de 1888 ĝis 1892.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Adrien Bayssellance devenis de du gravaj protestantaj familioj de Akvitanio. Lia patro estis notario en Bergerac. Li obtenis sian bakalaŭron je la juna aĝo de 16 jaroj post studoj en la kolegio de Sainte-Foy-la-Grande, poste aliĝis al la Franca Politeknika Lernejo en 1846[1], sekvante la vojon de sia pli aĝa frato. Li decidis dediĉi sin al marinĝenierado kaj aliĝis al la lernejo de Lorient. En 1850 li iĝis subinĝeniero en Brest kaj poste en Rochefort en 1854. En 1859, li estis sendita al Tarbes, kie li eniris servon pri maraj vojoj en la baseno de Gironde, esplorante samtempe diversajn masivojn en la Pireneoj.

De 1888 ĝis 1892, li estis urbestro de Bordozo, kie strato (proksime al la iama Infana Hospitalo) portas lian nomon. Dum lia mandato, li iniciatis la translokigon de la municipa biblioteko de la urbo — fondita en 1736 danke al testamento de Jean-Jacques Bel — al la iama dominikana monaĥejo, strato Mably, transdonita de la ŝtato al la urbo en 1883. Tie ĝi restis jarcenton antaŭ translokiĝi al novaj instalaĵoj en la kvartalo Mériadeck. La 14-an de decembro 1891, li inaŭguris la novan municipan bibliotekon, aranĝitan de la arkitekto Charles Durand, kunlabore kun Ernest Lacombe.

Pasie dediĉita al alpismo, Adrien Bayssellance estis elektita prezidanto de la sekcio de la Franca Alpa Klubo (CAF) en sia urbo en 1878[1]. En 1898, li lanĉis, kiel prezidanto, la konstruadon de rifuĝejo en la Pireneoj, kiu hodiaŭ portas lian nomon. Situanta ĉe la piedo de la masivo Vignemale, sur la orienta flanko de la montpasejo Hourquette d'Ossoue, je alteco de 2 651 metroj, la rifuĝejo Bayssellance estis plurfoje renovigita, laste inter 2001 kaj 2003. Li cetere verkis artikolojn en Explorations pyrénéennes, la bulteno de la societo Ramond, akademia societo dediĉita ĉefe al la scienca kaj etnografia studado de la Pireneoj, fondita en 1865 en Bagnères-de-Bigorre.

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (1907) Adrien Baysselance, 24 mai 1829-25 juillet 1907, ‑a eldono.
  2. (1905) “Lois et décrets”, Journal officiel de la République française (fr).