Adurthi Subba Rao
Adurthi Subba Rao | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ఆదుర్తి సుబ్బారావు | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1912 en Raĝamahendravaram | ||||
Morto | 1-an de oktobro 1975 (62-jaraĝa) en Ĉenajo | ||||
Lingvoj | telugua • tamila vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankt-Ksavero (St. Xavier's College) en Mumbajo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adurthi Subba Rao (telugue ఆదుర్తి సుబ్బారావు, naskiĝis la 16-an de decembro 1912 en Raĝamahendravaram, mortis la 1-an de oktobro 1975 en Ĉenajo) estis barata verkisto kaj reĝisoro.
Premioj
[redakti | redakti fonton]En 1967, li estis gajninto de la Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo en la telugua pro la filmo Sudigundalu, kiun li reĝisoris.
Krome jam antaŭe, en 1957 por la filmo Thodi Kodallu li ricevis atestilon de merito por la dua plej bona longa filmo, en 1958 por la filmo Mangalya Balam ricevis atestilon de merito por la plej bona longa filmo kaj en 1959 por la filmo Nammina Bantu honoriĝis per arĝenta medalo de la prezidanto por plej bona longa filmo. En 1962 por la filmo Kula Gothralu, reĝisorita de Kotayya Pratyagatma, li honoriĝis kiel produktisto, en 1963 por la filmo Mooga Manasulu kaj en 1964 por la filmo Doctor Chakravarthy honoriĝis per atestilo de merito por la tria plej bona longa filmo kadre de la sama Nacia Filmpremio, ĉiam kiel reĝisoro.
Aldone li honoriĝis per la filmpremioj Nandi Awards kaj Filmfare Awards South.