Adventisma lernejo (Votuporanga-SP)
Aspekto
Adventisma lernejo | ||
---|---|---|
Colégio Adventista de Votuporanga - CAV | ||
Komenco | 9-a de majo 1957 | |
Sidejo | Votuporango Brazilo | |
Tipo | Privata lernejo religia | |
Retejo | Retpaĝaro | |
La adventisma lernejo (portugale ĝi nomiĝas Colégio Adventista de Votuporanga, mallongigo CAV) estas privata lernejo en la brazila urbo Votuporango, aganta en la lernadoj infana, elementa kaj meza.
En 1956 konstruiĝis ĉe la strato Searao n-ro 64 preĝejo de la Sepataga Adventisma Eklezio, kaj tiam ekestis idealo: konstrui apud ĝi lernejon por infanoj de la adventismaj membroj. Rezulte je la 9-a de majo 1957 estis laŭleĝe rajtigita la funkciadon de la tiama "Escola Primária Adventista" (adventisma bazlernejo).
CAV estas parto de la reto de adventismaj lernejoj en la subŝtato San-Paŭlo, kies prizorgado koncernas la organizaĵon Instituição Paulista Adventista de Educação e Assistência Social (IPAEAS).