Afrika Pokalo de Nacioj 2027
Aspekto
Afrika Pokalo de Nacioj 2027 Kombe la Mataifa ya Afrika 2027 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Kenjo, Tanzanio kaj Ugando |
Datoj | junio kaj julio 2027 |
Teamoj | 24 |
Ejoj | 9 (en 6 urboj) |
La Afrika Pokalo de Nacioj 2027, svahile Kombe la Mataifa ya Afrika 2027, ankaŭ mallongigata AFCON 2027 aŭ CAN 2027, estas planata esti la 36-a eldono de la dujara afrika futbala turniro organizita de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, CAF). Ĝi estos gastigata de Ugando, Kenjo kaj Tanzanio en junio kaj julio 2027. Por la unua fojo, la turniro okazos en tri landoj.
Ĉi tiu eldono de la turniro estos la unua iam gastigata de tri malsamaj landoj, kaj ankaŭ la unua en 5 jardekoj organizota en la orientafrika regiono (en futbalaj terminoj la areo de la regiona subfederacio CECAFA), kie ĝi lastfoje estis gastigita de Etiopio en 1976.