Afrika Virina Futbal-Ĉampionado
Afrika Virina Futbal-Ĉampionado angle African Championship for Women’s Football' | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Datoj | ekde 1991 |
Teamoj | 8 |
La Afrika Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio CAF (angle African Championship for Women’s Football) estas la afrika kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1991. La turniro okazas ĉiun duan jarojn. Ĝis la jaro 2003 ne estis kvalifikiga fazo, sed ĉiuj aliĝintaj teamoj rekte partoprenis en la fina turniroparto. Rekorda ĉampiono estas la niĝeria virina nacia teamo de futbalo, kiu laŭ la stato de somero 2011 gajnis la turniron okfoje (el sume naŭ ĉampionadoj).
Ĉiujn kvar jarojn la turniro samtempe ankaŭ servas je afrika kvalifikiĝo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu rajtas partopreni du naciaj teamoj el Afriko. La lasta turniro okazis en 2010 triafoje en Sudafriko. Tie la niĝeria teamo venkis kontraŭ la ekvatorgvinea virina nacia teamo de futbalo, la ĉampiono de la antaŭa turniro.
La turniroj en superrigardo
[redakti | redakti fonton]jaro | gastiganta lando | finalo | matĉo pri la 3-a pozicio | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ĉampiono | rezulto | 2-a pozicio | 3-a pozicio | rezulto | 4-a pozicio | ||
1991 | neniu finala turniro | Niĝerio | 2:0 4:0 |
Kameruno | neniu matĉo pri la 3-a pozicio | ||
1995 | neniu finala turniro | Niĝerio | 4:1 7:1 |
Sud-Afriko | neniu matĉo pri la 3-a pozicio | ||
1998 | Niĝerio | Niĝerio | 2:0 | Ganao | Demokratia Respubliko Kongo | 3:3 (3:1 per penaloj) |
Kameruno |
2000 | Sudafriko | Niĝerio | 2:0 (abgebr.) |
Sud-Afriko | Ganao | 6:3 | Zimbabvo |
2002 | Niĝerio | Niĝerio | 2:0 | Ganao | Kameruno | 3:0 | Sud-Afriko |
2004 | Sudafriko | Niĝerio | 5:0 | Kameruno | Ganao | 0:0 (6:5 per penaloj) |
Etiopio |
2006 | Niĝerio | Niĝerio | 1:0 | Ganao | Sud-Afriko | 2:2 (5:4 per penaloj) |
Kameruno |
2008 | Ekvatora Gvineo | Ekvatora Gvineo | 2:1 | Sud-Afriko | Niĝerio | 1:1 (4:3 per penaloj) |
Kameruno |
2010 | Sudafriko | Niĝerio | 4:2 | Ekvatora Gvineo | Sud-Afriko | 2:0 | Kameruno |