Afrika elefanto
Aspekto
La afrika elefanto (latine: Loxodonta africana) estas specio de la familio de la elefantoj. Ĝi estas nuntempe la plej granda surtere viva mamulo de la mondo. La arbarelefanto (Loxodonta cyclotis) antaŭe klasigita kiel subspecio de la afrikana elefanto estas nuntempe plej ofte konsiderata aparta specio. Por distingi la afrikan elefanton de la afrikarbara, oni foje nomas ĝin ankaŭ stepa elefanto.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La afrika elefanto troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la angolaj mopanearoj, la angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj, la Kaoko-Dezerto, la okcident-sudana savano kaj la orient-sudana savano.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Evoluo de la nombro kaj disvastiĝo de la afrika elefanto (IUCN, PDF) Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Pachyderm. Journal of the African Elephant, African Rhino and Asian Rhino Specialist Groups. African Elephant Specialist Group (AfESG) Arkivigite je 2009-08-20 per la retarkivo Wayback Machine