Saltu al enhavo

Afrobeats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fela Kuti en la 1970-aj jaroj

Afrobeats, malsama al AfrobeatAfroswing, estas tegmenta esprimo por priskribi popularan muzikon de Okcidentafriko kaj de la diasporo, kiu komence formiĝis en Niĝerio, Ganao, kaj Britio. Afrobeats estas malpli stilo en si mem, kaj pli priskribilo por la fuzio de sonoj elfluantaj el Niĝerio kaj Ganao. Ĝenroj pluras, kiel hiplife, jùjú-muziko, altvivo, azonto-muziko, kaj naija-taktoj. Afrobeats estas ĉefe produktitaj en Lagoso, Akrao, kaj Londono. Historiisto kaj kulturkritikisto Paul Gilroy pripensas la ŝanĝiĝantan Londonan muzikan scenon kiel rezulto de ŝanĝiĝanta demografio.