Aglaj Nestoj
Aspekto
La Aglaj Nestoj (pole Orle Gniazda) estas defenda strukturo de mezepokaj kasteloj, kiu iam protektis la sudokcidentan landlimon de la Unuiĝinta Pola Reĝlando. Plejparto de la kasteloj estis konstruita sur malfacile alireblaj kalkoŝtonaj rokoj en la Krakova-Ĉenstoĥova altebenaĵo, simile al veraj nestoj de agloj. La kasteloj estis konstruitaj verŝajne laŭ ordono de reĝo Kazimiro la 3-a kaj estis protektontaj Krakovon kontraŭ eventuala atako de ĉeĥoj flanke de Silezio.
Reĝaj kasteloj
[redakti | redakti fonton]Kasteloj apartenantaj al reĝo estis:
- Kastelo Będzin kaj la defenda urbo Będzin
- Kastelo Bobolice
- Kastelo Brzeźnica
- Kastelo Krzepice
- Kastelo Lelów
- Kastelo Ojców
- Kastelo Olkusz kaj la defenda urbo Olkusz
- Kastelo Olsztyn
- Kastelo Ostrężnik
- Kastelo Rabsztyn
- Kastelo Wieluń kaj la defenda urbo Wieluń
- Kastelo Żarnowiec
Privataj kasteloj
[redakti | redakti fonton]Al Aglaj Nestoj apartenis ankaŭ privataj kasteloj: