„ Tro ofte, legante novan "aldonon al nia literaturo”, oni ricevas pli da ĝeno ol da ĝojo : oni legas kvazaŭ kun ruĝa krajono en la mano, mense korektante lingvajn erarojn. Tro oftas la komencantoj, kiuj post elementa kurso sentas sin stilistoj, kuras al la presisto, kaj proklamas sian novebakitecon per svarmo da krudaĵoj kiujn kompetenta kritiko facile estus foriginta.
Jen verko tute alispeca. Dekomence oni legas ĝin kun plezuro duobla, pro bela enhavo kaj bela lingvaĵo. Al tio sendube helpis la kontrolo farita de loka komitato : tia helpo, kian la spertulo scias bonvenigi. Oni povas rekomendi la libron senrezerve. Preskaŭ solaj kritikeblaĵoj estas du landnomoj, kaj transitivigo de urĝ : oni diru Tio urĝas, ne Tio urĝas min. Tute ĝuste oni uzas baŭmi—rear, stand on one’s hind legs : ankaŭ figure : baŭmigi sian edzinon ; se vi tro aŭdace baŭmos ! Tamen en vortara noto la vorto estas misklarigita ; ĉar pranci (to prance) havas alian signifon : ĉi tie eraras ankaŭ Plena Vortaro. Interesaj esprimoj : meti manon aretope sur la tablon : lia propra sango ( — filo) ludas ; senti ion bulecan en la gorĝo . Vortoj neoftaj : citizo—cytisus broom ; impeti (burst) (en la ĉambron) ; impetega (kiel virĉevalo) ; modli— model {fashion, in clay etc.) ; stativo— tripod (music or camera stand) ; teko — portfolio, music-case, etc.
La verko mem konsistas el kvin skizoj pri la vivo de homoj ordinaraj, kiajn oni renkontas en la ĉiutaga vivo. Ĝi havas propran kvietan ĉarmon. Estas ja bone, ke, dece ŝatante realismon, oni tamen ne perdu aŭ malŝatu sentimentalecon. “En nia maltrankvila tempo, kun ĝiaj grandaj problemoj, efikas ĉi tiu senpretenda novelaro kiel refreŝiga promeno tra senbruaj stratetoj, kie ankaŭ problemoj etaj havas sian valoron”.
Pri Muzikaj Terminoj. Mi kredas, ke harmonio plene sufiĉas: harmonilogio ne plaĉas. Oni uzas kantiko—canticle, kiam
pli ĝusta estus himno (hymn), ĉu flaĝolet-tono — harmono (harmonie) ? Vidu la Muzikan Terminaron. ”