Aguascalientes (komunumo)
Aguascalientes | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Aguascalientes | ||
Kodo laŭ INEGI | 01001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 723 043 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 53′ N, 102° 18′ U (mapo)21.883333333333-102.3Koordinatoj: 21° 53′ N, 102° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 870 m | ||
Areo | 1 168,72 km² (116 872 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aguascalientes Municipality [+] | |||
Aguascalientes estas unu el la 11 komunumoj de la meksika subŝtato Aguascalientes, kiu situas en la centra parto de Meksiko, ĉirkaŭ 500 kilometroj nordokcidente de la urbo de Meksiko (aere). La ĉefurbo de la komunumo estas Aguascalientes (urbo). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 21001.
Aguascalientes signifas en la hispana "varmaj akvoj".
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 723.043 loĝantojn. El tiuj estis 349.203 viroj kaj 373.840 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1168,72 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1870 metroj super la marnivelo.
En la komunumo ekzistas 562 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La ĉefaj estas la sekvaj:
Loĝloko | Loĝantoj |
Tuta komunumo | 723.043 |
Aguascalientes | 663.671 |
Villa Lic. Jesús Terán | 4.010 |
Norias de Ojocaliente | 3.060 |
Gral. José María Morelos y Pavón (Cañada Honda) | 2.233 |
Norias del Paso Hondo | 2.119 |
Jaltomate | 2.090 |
San Antonio de Peñuelas | 1.727 |
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2005 en la komunumo vivis 635311 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1958 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,31 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Politiko
[redakti | redakti fonton]La komunumon estras la komunuma prezidanto. La lastaj estis la sekvaj:
- (1993 - 1995): Fernando Gómez Esparza (PRI)
- (1996 - 1998): Alfredo Reyes Velázquez (PAN)
- (1999 - 2001): Luís Armando Reynoso Femat (PAN)
- (2002 - 2004): Ricardo Magdaleno Rodríguez (PAN)
- (2005 - 2007): Martín Orozco Sandoval (PAN)
- (2008 - 2010): Gabriel Arellano Espinosa (PRI)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aguascalientes[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)