Agulo
Agulo | |||
municipo | |||
|
|||
municipo en Hispanio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||
Aŭtonoma komunumo | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Insulo | |||
Koordinatoj | 28° 11′ 0″ N 17° 14′ 0″ U / 28.18333 °N, 17.23333 °U (mapo) | ||
Areo | 25,65 km² (2 565 ha) | ||
Loĝantaro | 1,201 (2011) | ||
Horzono | UTC±0 | ||
- somera tempo | UTC+1 | ||
Poŝtkodo | 38830 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: eadmin | |||
![]() | |||
Agulo estas la plej malgranda el la ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. La municipo kovras malvastan nordan marbodan parton de la insulo, kaj etendiĝas suden al la alta insula centro.
La municipo konsistas el du partoj. En la norda, marborda kaj malalta zono situas Agulo Casco, kvazaŭ natura amfiteatro, en kiu situas la tri loĝlokoj La Montañeta, Las Casas, El Charco, kaj iom for de ili la bieno Caserio de Lepe. Super ĝi, en alteco de 250 metroj super la marnivelo, situas la centra loĝloko Agulo, fondita en la 1720-aj jaroj. La pli alta zono Sobreagulo kun la loĝlokoj Las Rosas, La Palmita, Meriga (la arbaro de Meriga deklariĝis monda natura heredaĵo de UNESKO) kaj Cruz de Tierno situas proksime de la insulocentra Nacia Parko Garajonay.