Saltu al enhavo

Ahlam Mosteghanemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahlam Mosteghanemi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1959 (1959-04-13) (65-jaraĝa)
en Tunizo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Alĝerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Alĝero Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mohamed El Cherif Mustaghanmi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahlam (aŭ Ahlem) Mosteghanemi (arabe أحلام مستغانمي), estas verkistino el Alĝerio kiu estis nomita "la plej bone konata arablingva romanistino en la mondo"[1]. Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj, post la murdoklopodo dum la puĉo de Boumediene, kaj la sekva hospitaligo de ŝia patro kiu estis estinta elstara figuro de la reĝimo pri edukado kaj disdonado de tero al malriĉuloj, kiu same estis celita, Ahlem, kiel plej aĝa filo, ekprenis la respondecon vivteni la familion pere de radioprogramoj. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, ŝi iĝis populara en Alĝerio pere de poezia programo Hammassat (Susuroj) en nacia radio.

Publikigante en 1973, Ala Marfa al Ayam, Ahlem iĝis la unua virino kiu publikigis kompilon de poezio en araba, kio metis ŝin en malfacila kaj neveturita vojo. Ĝi estis sekvita en 1976 de la publikigo de Al Kitaba fi Lahdat Ouray (Verko en momento de nudeco). Tiam ŝi estis parto de la unua generacio kiu akiris la rajton studi en araba post pli ol unu jarcento de malpermeso fare de la franca kolonireĝimo.[2]

  1. Zakirat el Jassad (Memoro de la karno/La pontoj de Konstantino) - Publikigita de Dar al adab, Beirut, 1993, 34 presitaj eldonoj.
  2. Fawda el Hawas (Sentoĥaoso) - Publikigita de Dar al adab en Beirut 1997, 30 presitaj eldonoj.
  3. Aber Sareer (La lito de Hopper) - Publikigita de Dar al adab en Beirut 2003, 22 presitaj eldonoj. [2] Arkivigite je 2012-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
  4. El Aswad Yalikou Biki (Nigra tiom bone kongruas vin) - Publikigita de Hachette-Antoine en Beirut 2012

Antologioj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ala Marfa al Ayam - Publikigita de SNED in Algers 1973
  2. Al Kitaba fi Lahdat Ouray (Verko en momento de nudeco) - Publikigita de Dar Al-Adab en Beirut 1976
  3. Algérie, femmes et écriture (Alĝerio, virinoj kaj verkaro) - Publikigita de l'Harmattan en Paris 1985
  4. Akadib Samaka (Fiŝomensogoj) - Publikigita de l'ENAG en Alĝero 1993 [3] Arkivigite je 2011-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Nessyane.com (Forgesarto)- Publikigita de Dar Al-Adab en Beirut 2009

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Zahia Smail Salhi, 'Mustaghanmi, Ahlam (1953–)', Biographical Encyclopedia of the Modern Middle East and North Africa Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine. subskribo postulata per HighBeam.
  2. [1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]