Ahoy!
Aspekto
Ahoy! | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | Ĉiumonata |
| |
Lando | Usono |
Urbo | Novjorko |
Publikigisto | Ion International |
Establodato | Januaro 1984 |
Ĉesigita publikado | Januaro 1989 |
ISSN | 8750-4383 |
| |
Ahoy! estis usona komputila magazino eldonita de 1984 ĝis 1989. Ĝi pritraktis ĉiujn kolorajn komputilojn de Commodore, ĉefe la Commodore 64 kaj Amiga.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua numero de Ahoy! estis publikigita en januaro 1984.[1] La magazino estis eldonita monate fare de Ion International kaj havis sian ĉefsidejon en Novjorko.[1] Ĝi publikigis multajn ludojn en BASIC kaj maŝinlingvo, foje ankaŭ proponante fontkodon en asembla lingvo. Ahoy! publikigis kontrolsuman programon nomatan Flankspeed por enigi maŝinlingvajn listojn.
AmigaUser estis rilata sed aparta eldonaĵo dediĉita specife al Amiga. Ĝi estis derivita de serio de kolonoj en Ahoy! kun la sama titolo, kaj la unuaj du numeroj estis publikigitaj anstataŭ la ĉefa magazino en majo kaj aŭgusto 1988.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Commodore Magazine FAQ V2.0 out!. PPanks (29 April 1998). Arkivita el la originalo je 3 June 2012. Alirita 24 December 2015 .