Aibes
Aibes | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Solre-le-Château | ||
INSEE kodo | 59003 [+] | ||
Poŝtkodo | 59149 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59003 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 364 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 14′ N, 4° 6′ O (mapo)50.2363888888894.0930555555556Koordinatoj: 50° 14′ N, 4° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163 m - 228 m | ||
Areo | 9,23 km² ( 923 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aibes [+] | |||
Aibes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 385 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Aibes estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies. El Aibes fontas la rivereto Solre.
La vilaĝo Aibes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Aibes etendiĝas sur 9,23 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo restis dum multaj jarcentoj la loĝejo de la dekano de Maubeuge, ĉar ĝi pli konvene situis centre de la dekanujo. En 1848, oni elfosis dektri skeletojn kaj plurajn tranĉilojn el la teritorio de la komunumo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La navo de la preĝejo Saint-Martin datiĝas de la 18-a jarcento, kaj la sonorilturo datiĝas de la jaro 1825. Ene de la preĝejo videblas slabo el blua ŝtono de la jaro 1598, kiu estis klasifikita kiel Monumento historia en 1922.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Aibes apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.