Aicom
Etoso
Aicom | ||
---|---|---|
videolud-evoluiga firmao vd | ||
Dum | 1988 - 2001 | |
Sidejo | Japanio | |
Lando | Japanio | |
Aicom estis japana videoluda firmao kaj disvolvisto, fondita en 1988. Laŭ la retejo de Sammy Corporation, 1990 fakte estis la unua jaro de aktiveco. Aicom estis filio de Jaleco.[1] Sammy aĉetis ĝin en 1992.
La videoludoj kreitaj de Aicom inkludas The Mafat Conspiracy, Totally Rad kaj Vice: Project Doom por Nintendo Entertainment System, sed ankaŭ Blaster Master Boy por Game Boy kaj Pulstar por Neo Geo.
Aicom disiĝis de Sammy en 1996 kaj, per financado de SNK, fariĝis Yumekobo. Ĝi tiam ekproduktis videoludojn ĉefe por SNK-sistemoj.[2]. La firmao fine malaperis en 2001.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 沿革|企業情報|サミー パチンコ・パチスロメーカー.
- ↑ http://gdri.smspower.org/wiki/index.php/Aicom Aicom history