Saltu al enhavo

Aimé-Patrick Manirakiza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aimé-Patrick MANIRAKIZA estas burunda esperantisto. Li naskiĝis en 1987 en Makamba Provinco, Nyanza-Lac Komunumo , Kabondo kvartalo . Lia profesio estas informatikisto. Li havas edzinon kaj tri filojn.

Portreto de Patrick Manirakiza, jaro 2019

Aimé-Patrick MANIRAKIZA en la Esperanto-Movado

[redakti | redakti fonton]

Li estas prezidanto de ANEB, la landa asocio de Burundo: Asocio Nacia por Esperanto en Burundo en 2024, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA 2024-2027 kaj estrarano de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ekde 2024.