Aimé Cotton
Aimé Cotton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1869 en Bourg-en-Bresse |
Morto | 16-an de aprilo 1951 (81-jaraĝa) en Sèvres |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo Universitato de Parizo |
Familio | |
Frat(in)o | Émile Cotton |
Edz(in)o | Eugénie Cotton (mul) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto esperantisto membro de Franca rezistado universitata instruisto |
EdE-C Aimé COTTON (koton), franco, fama scienculo, fizikisto, profesoro ĉe la Pariza Universitato, ano de la Scienca Akademio. Naskiĝis je la 9-a de oktobro 1869 en Bourg-en-Bresse, kaj mortis je la 16-a de aprilo 1951 en Sèvres. Li pristudis la interferojn, difrakton kaj polarizon de la lumo, efikojn de Cotton, de Faraday, de Zeeman, ktp. La granda elektromagneto, pri kiu li parolis en la UK de Bern, 1913, estis realigata en 1924. Tiun grandan ilon pezantan pli ol cent milkilogramojn Cotton instalis en laboratorio de Bellevue apud Paris. Tia elektromagneto permesas atingi elektromagnetan indukton ĝis 7 tesloj; ĝin oni senĉese uzas por diversaj esploradoj, precipe pri la radioaktivaj substancoj kaj la magnetooptikaj fenomenoj.
Esperantisto ekde 1907, li ĉeestis dek UK-jn. Eksprezidanto de ISAE. kaj de la "Federation Universitaire Esperantiste de France", li propagandis per artikoloj en sciencaj kaj grandpublikaj revuoj.