Ain't I a Woman?
"Ain't I A Woman?" (Esperante "Ĉu mi ne estas virino?") estas la nomo laŭ kiu koniĝis senprepara parolado, kiun faris Sojourner Truth, usona eks-sklavo el Novjorkio. Ŝi faris la paroladon ĉe la Virina Kongreso (angle Women's Convention) en Akron, Ohio la 29-an de majo, 1851. Ne nur rimarkindas, ke Truth estis virino parolanta antaŭ homamaso, sed ankaŭ, ke ŝi estis nigrahaŭta dum tempo, kiam sklaveco ankoraŭ estis leĝa en Usono.
Truth diskutis, ke kvankam usona kulturo ofte donis al blankhaŭtaj virinoj iajn privilegiojn (plej rimarkinde ties nedevigon labori ekster la domo), tiun ĉi opcion oni ne oferis al nigrahaŭtaj virinoj.
Teksto de la parolado
[redakti | redakti fonton]Unua registrita versio
[redakti | redakti fonton]Marius Robinson, kiu ĉeestis la kongreson kaj laboris kun Truth, registris sian version de la parolado la 21-an de junio, 1851 en la tiutaga eldono de la Kontraŭsklaveca Bukulo (angle Anti-Slavery Bugle).[1]
- Unu el la plej unikaj kaj interesaj paroladoj de la kongreso faris Sojourner Truth, liberigita sklavo. Estas neeble transdoni ĝin al papero, aŭ komuniki iun ajn sufiĉan ideon de la reakcio, kiun ĝi ĉerpis el la aŭdienco. Nur tiuj povas aprezi ĝin, kiuj vidis ŝian potencan formon -- ŝian seriozan, honestan geston -- kaj aŭskultis ŝiajn fortajn kaj verajn vortojn. Ŝi proksimiĝis al la podio kaj alparolante la Prezidanton diris kun granda simpleco: "Ĉu mi rajtas diri kelkajn vortojn?" Ricevinte jesan respondon, ŝi antaŭeniris:
|
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Amazing Life page. Sojourner Truth Institute site. Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita December 28 2006 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita 2010-03-11 .