Saltu al enhavo

Akhenaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akhenaton
Persona informo
Akhenaton
Naskonomo Philippe Fragione
Naskiĝo 17-an de septembro 1968 (1968-09-17) (55-jaraĝa)
en 3-a arondismento
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo AKH • Chill • Akhenaton • Spectre vd
Okupo repisto
kantisto
filmkomponisto
radio-prezentisto
scenaristo
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1985– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philippe Fragione (Marsejlo, Francio, 17a de septembro 1968), konata en artaj kaj spektaklaj etosoj kiel Akhenaton, estas franca kantisto kaj produktoro de repo.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Filo de italaj enmigrintoj, li entuziasmiĝis kiel infano pri la historio de Antikva Egipto, el kio li prenos la nomon de Akenatono. Estante 16-jaraĝa, li vizitis parencojn en Novjorko kaj de tiam li ekdediĉis sin al repo. En 1993, konvertiĝinta al islamo, Akhenaton adoptis la nomon Abdelhakim kaj edziĝis al Aïcha, marokdevena.

Li ekfamiĝis kiel repisto de la grupo IAM. En 1995 li publikigis Métèque et Mat, sian unuan soloan albumon, en kiu li montras siajn influojn el Napolo (L'Americano, Métèque et Mat), islamo (Dirigé vers l'est, Je combats avec mes démons), kaj ĉefe el Marsejlo, kiu forte ĉeestas kaj en tiu albumo kaj en la albumoj de IAM de tiu epoko. Akhenaton postulas marsejlan identecon ("Bad Boys de Marseille" I kaj II) kaj invitas Fonky Family kaj IAM por tiuj pecoj. Tiu disko sukcesis vendi ĉirkaŭ 300 000 ekzemplerojn.

Per Sol Invictus en 2001 (175 000 ekzempleroj), AKH produktas albumon multe pli malhela. La soleco antaŭ la maltoleremo (Nuits à Médine, Horizon vertical), la defio, la nostalgio kaj la tempopaŝo (NYC transit, Entrer dans la Légende) svarmas en tiu albumo de pli malmilda vortumado, plia matureco kaj dubemo.

En 2002, la repisto produktis Black Album, tre serioza albumo en kiu li traktis speciale temojn de trafiko de personoj kiu nutras la retojn de prostituado el orienteŭropaj landoj (Nid de guépes, vespejo), la pliiĝo de rasismo pro la konsento de la amaskomunikiloj (Ecoeuré), la legitimeco de la hiphopa movado (Nerf de glace, glacinervo), kaj la enrigardo kaj la pento (Une journé chez le diable, unu tagon ĉediable). En tiu albumo kunlaboris kelkaj artistoj, speciale Soprano, Mic forcing, Bruizza...

En 2006, Akhenaton revenis soloe per Soldats de Fortune, en kiu li kunlaboras kun sia grupo IAM, Sako kaj Psy4 de la Rime, inter aliaj. Tiu estas disko pli malpeza, sed kun la kutimaj temoj: la radikoj, muziko, la stratoj. En 2011 li kunlaboris kun la hispana repisto Nach en lia disko Mejor que el silencio (Pli bona ol silento) en la kanto "Los elegidos" (La elektitoj).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1989: IAM Concept (IAM)
  • 1991: De la Planete Mars (IAM)
  • 1993: Ombre est lumière (IAM)
  • 1995: Métèque et mat (Akhenaton)
  • 1997: L'école du micro d'argent (IAM)
  • 2000: B.O. du film "Comme un aimant" (kun Bruno Coulais)
  • 2000: Electro Cypher (kompilaĵo fare de Akhenaton)
  • 2001: Sol Invictus (Akhenaton)
  • 2002: Black Album (Akhenaton)
  • 2003: Revoir un printemps (IAM)
  • 2005: Double Chill Burger - Quality Best Of (Best Of)
  • 2006: Soldats de Fortune (Akhenaton)
  • 2007: Official Mixtape (IAM)
  • 2007: Saison 5 (IAM)
  • 2010: La face B - La bande originale du livre
  • 2014: Je suis en vie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]