Akrolito
Aspekto
En la antikveco, akrolito (en greka: ἀκρόλιθος / akrolithos) estis statuo kies torso estis el ligno kaj la membroj (kapo, manoj kaj piedoj) el marmoro. La ligno estis kaŝita de orumado aŭ, plej ofte, per vestaĵo, kun la partoj prilaboritaj el marmoro videblaj.
Laŭ Francisko Azorín ĝi estis Statuo kolosa starigita de la reĝo Maŭzolo en la templo de Marto [tiele] (Halikarnaso). Statuo el ligno aŭ bronzo kun kapo ŝtona. Amplekse, figuro farita parte per belaj ŝtonoj. La termino devenis el la greka akrolithos, el akros (alta) kaj lithos (ŝtono) kaj el la latina acrolithus.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 7.