Aktivula TrejnSeminario de SEJM
Aktivula TrejnSeminario (ATS) estis aranĝo de SEJM-2. Celo de la seminarioj estis plialtigi organizajn kapablojn de aktivuloj.
ATS-3
[redakti | redakti fonton]En 1992 (ekde la 2-a de februaro ĝis la 7-a de februaro) estis organizita ATS-3 por Esperanto-instruistoj: lekcioj pri Ĉe-metodo (A- kaj B-seminarioj), metodoj de sovetiaj E-instruistoj.
ATS-4
[redakti | redakti fonton]En Moskvo en 1993 (ekde la 6-a de februaro ĝis la 13-a de februaro) okazis ATS-4 dediĉita al intensa instruado. Dum la seminario partoprenantoj spertiĝis pri adaptado de la intensa metodo al instruado de Esperanto. Dum libera tempo la seminarianoj partoprenis rolludon "Kiel funkcias sukcesa E-klubo". Ĉeforganizanto Irina Gonĉarova.
Kiel aranĝi renkontiĝojn
[redakti | redakti fonton]"Kiel aranĝi renkontiĝojn" 30.04-02.05.1995 en Minsko, Belorusio; ĉeforganizantoj: Vladimir Perepelica (de SEJM), Alla Fridman (loka organizanto).
-
La invitilo al la ATS "Kiel aranĝi renkontiĝojn" (la unua paĝo)
-
La invitilo al la ATS "Kiel aranĝi renkontiĝojn" (la dua paĝo)