Saltu al enhavo

Aktueller Software Markt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktueller Software Markt

emblemo

periodaĵo • revuo

Lando  Germanio
Posedanto Tronic-Verlag
Ĉefredaktisto Manfred Kleimann

Peter Schmitz

Establodato Marto 1986
Ĉesigita publikado Februaro 1995
ISSN 0933-1867

vdr

Aktueller Software Markt (esperante Aktuala Programara Merkato), pli konata per sia akronimo ASM, estis germana plurfaka videoluda magazino, kiu estis eldonita de Tronic-Verlag de 1986 ĝis 1995. Ĝi estis unu el la unuaj magazinoj publikigitaj en Germanio pri videoludoj, kvankam la unuaj numeroj de ASM kovris la programaran merkaton pli ĝenerale por preskaŭ ĉiuj komputilaj platformoj de tiu periodo, tial la plena nomo de la magazino.[1] Laŭ la magazino mem, ĝi estis la unua komputila programara gazeto en Germanio.[2] Tamen, ĝi baldaŭ fariĝis videoluda magazino.

La unua numero estis publikigita en marto 1986, kaj la lasta estis la numero 2/1995. De la unua ĝis ASM 9/1991, Manfred Kleimann estis la ĉefredaktoro de la magazino. Poste li estis anstataŭigita de Matthias Siegk. Ekde numero 5/1993, Peter Schmitz transprenis la postenon de ĉefredaktoro ĝis la fino de ASM.[3]

Dum la lastaj jaroj de la historio de ASM, la nomo estis ŝanĝita dufoje. Okaze de numero 12/1993, la magazino estis renomita ASM – Das Spaß-Magazin, signifante "ASM – La Amuza Magazino". Alia nomŝanĝo okazis kun numero 11/1994 : nun la plena nomo de la magazino estis ASM – Das Computer-Spaß-Magazin, laŭlitere "ASM – La Komputila Amuza Magazino", kiu estis uzita ĝis la lasta numero.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Editorial. ASM (Tronic Verlag), Marto 1986: "[...] Wir haben unser Magazin mit einer Flut an Information über Action-Games, Adventures, Anwenderprogramme, Sound-Software, Lernprogramme oder Denk- und Strategiespiele „vollgepfropft“. [...]", malglate "Ni plenigis nian magazinon per multe da informo pri batalaj ludoj, aventuroj, aplikaĵoprogramoj, sona programaro, edukada programaro aŭ puzlo- kaj strategi-ludoj."
  2. Cover. ASM (Tronic Verlag), Marto 1986: La linio sub la emblemo legas "Erste Computer-Software-Fachzeitschrift", signifante "Unua komputila programara ĵurnalo".
  3. 3,0 3,1 ASM cover compendium ĉe Kultboy.com, ankaŭ inkludas informojn pri la respektivaj redaktoroj de la numeroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]